Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 280 (2011-08-22)
[esperantic.org] ESF nomumas novan kasiston

ESF anoncis la nomumon de Anna Bennett kiel nova kasisto de Esperantic Studies Foundation. Anna aldonos al la Estraro elstaran sperton pri kontado kaj financa librotenado por neprofitcelaj organizoj, same kiel grandan entuziasmon pri edukado, volontulado kaj Esperanto kiel ilo de paca komunikado. La retiriĝanta kasisto, Wally du Temple, daŭre estos aktive engaĝita en la laboro de la Fondaĵo kaj restos ties estrarano kaj respondeculo pri disvolviĝo, investoj kaj donacoj.

Anna Bennett difinas sian personan mision kiel “planti semojn de paco per komunikado”. Fakte, ŝia intereso pri Esperanto kreskis el tiu ĉi intereso pri kontribuo al pacaj rilatoj inter la popoloj. Tial, antaŭ longa tempo ŝi partoprenis pac-konferencon en Caŭ, Svisio. Rilata al tiu ĉi pac-misio estas ankaŭ ŝia intereso pri neperforta komunikado evoluigita de Marshall Rosenberg.

Anna diplomiĝis pri komerca administrado kaj havas magistran diplomon pri kontado. En la mezaj 70-aj jaroj ŝi studis en la universitato SGPiS (Szkoła Główna Planowania i Statystyki) en Varsovio, Pollando, ricevinte stipendion financatan de la usona programo Fulbright-Hays kaj de la pola registaro. Post sia reveno al Usono Anna laboris plurajn jarojn kiel diplomita publika kontisto (CPA), unue kiel kost-kontisto, kaj poste en sia propra impost-prepara oficejo.

La intereso de Anna pri edukado elkreskis pro ŝia help-instruado pri matematiko kaj legado en la lernejo de ŝiaj infanoj. Poste ŝi estis trejnita kiel gvidanto de diskut-grupoj por gejunuloj, instruis legi al plenkreskuloj kadre de la programo P.L.U.S., kaj ankaŭ instruis legi angle kadre de loka rifuĝeja programo. Krome, Anna ankaŭ volontulis por Habitat for Humanity – neprofitcela organizo konstruanta loĝejojn por homoj kiuj nesufiĉe gajnas monon por aĉeti propran – kaj estis petita organizi kaj mastrumi Volontul-Kunordigan Komitaton en ties kreskanta loka oficejo.

Krome, Anna starigis financan librotenan sistemon por loka neprofitcela organizo kaj kelkajn jarojn preparadis financajn dokumentojn kaj buĝetojn, kaj estis kasisto de loka klubo de "square dance" (kvadrat-dancado). Anna servis kelkajn jarojn kiel kasisto de Esperanto-USA, kie ŝi daŭre aktivas kiel membro de la Investa Komitato.

Anna loĝas en Boise, Idaho, kun sia edzo Larry.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026